La KDE-projekta nomo kunportas certajn devontigojn:
- Respekti la KDE-Kodon de Konduto
 - Subteni la KDE-Vizion kaj KDE-Mision
 - Ne ekzistas deviga Kontribuanta Licenc-Interkonsento
 - Teknikaj postuloj
- La projekto restas fidela al establitaj praktikoj komunaj al similaj KDE-projektoj
 - Ĉiuj fontmaterialoj estas gastigitaj sur infrastrukturo havebla al kaj skribebla de ĉiuj KDE-kontribuantoj
 - Retaj servoj asociitaj kun la projekto estas aŭ gastigitaj sur KDE-infrastrukturo aŭ havas agadplanon, kiu certigas kontinuecon, kiu estas aprobita de la KDE-sistemadministra teamo.
 
 - Kopirajtoj, varmarkoj kaj patentoj
- KDE-licencadpolitiko estas respektata
 - KDE-markgvidlinioj estas respektataj
 - Se la aŭtoroj de la programaro forlasas ĝin aŭ malaperas, ili konsentas transdoni la varmarkon al la sekva prizorganto.
 - Se la kodo estas kovrita de patentoj registritaj de la projekto mem, tiuj patentoj devas esti libere licencitaj
 
 
